La krizo de la ŝtato

Jorge Veraclis
Aldono al nº 733 de ”Espero”

La nestabileco de la nuntempaj ŝtatoj

La sekureco de la ŝtato baziĝis ĝis nun sur du tre konkretaj rimedoj: la militista forto, kiu en la grandaj ŝtatoj elstaras per malfacile rompebla povo kaj la ludo de la diplomatio tiel ruza, kiel potenca por reguligi la interrilatojn de la nacioj, subteni la politikajn kaj ekonomiajn dependecojn per traktatoj, konvencioj kaj internaciaj societoj. Krome ĉi tiu internacia sekureco enlande apogis sin je la polico, la apliko de la limigaj leĝoj al la individua libereco kaj la reguligo de la kolektiva libereco, ĉefe kiam la sindikata agado ekefektiviĝas.

Je 1914, la rezultatoj de la tute matura maŝinismo produktas la dismembriĝon de la ŝtata aparato kaj estas pro la merkato kaj la konsumo, ke la sekureco de la ŝtato sentas minacitaj ties ŝajne nevundeblajn fundamentojn.

Certe, la produktado en manoj de la kapitalismo laŭ ĉiam pli kaj pli suprenira skalo, alportas la lukton pri la merkatoj kaj la alproprigon kaj rezervon de la fontoj de krudaj materialoj ĝis tiu momento pli aŭ malpli disdonitaj inter la mastroj de la produktado. Ĉi tiu lukto akcelita de la “maŝinismo” malgraŭ la kapitalo mem, iĝas la milito nomita numero unu kaj evidentigas la kadukecon de la diplomatimanieroj kaj poste la kutiman vivon de la ŝtatoj, malgraŭ la Ligo de la Nacioj kaj la Interkonsento de Versajlo, kiuj devas esti nuligitaj poste, kiel logika konsekvenco de la principo de ŝtata diseriĝo.

Tamen la sekureco de la ŝtato provas dum la fino de la Milito de 1914 la novan kielon –farita de malnovaj materialoj– per la “socialismo”, gardante la ŝajnojn de servebla solvo por la popolo kaj kvazaŭ minaco de neniigo de la internacia kapitalismo; sed la “malnovaj materialoj” ne rezistis provon de pli ol 20 jaroj kaj baldaŭ, antaŭ ol kvar jarkvinoj, la ŝtata socialismo de Lenin kaj Trockij bruligas la programon de “revolucio nomita plena” kaj rapide “adaptiĝas” al la manieroj ĝis hieraŭ konsideritaj burĝaj kaj reakciaj, t. e., ĝi “komencas vivi” laŭ la kutimo de la ŝtatoj, sur kiuj la kapitalismo havas sian superregon.

Paralele al ĉi tiu “ĉarma socialisma formo”, la kapitalismo, ĝis kie eblas, ekigas “socialisman adapton”, kiun oni nun vidas pli klara per la vorto “demokratio”, sed gardante kelkajn rezervojn de politika karaktero, kiuj estas riveligaj en la teksto de la fama “Atlantika Ĉarto”i.

Sendube, la diplomatiludo devas modifi multon el tio uzita ĝis nun; tamen la militista forto kaj la enlande limiga forto de la polico plifortiĝas, laŭ plifortikiĝas la “ŝtata socialisma kielo”, kiu devos superi la definitivan provon, dum la kunveno pri paco.

Ĉi tiu adapto, kiun oni klopodas pravigi kiel fenomenon produktita de la “realaĵo” (?) per ĝia submetanta altrudo, estas nenio krom “dialektika klarigaĵo” de la du fortoj, kiuj batalas por konkeri la “POVON” ekskluzive: la Kapitalismo laŭ la malnova ŝtata koncepto kaj la Nova Kapitalismo laŭ la socialismo el la ŝtato. Ambaŭ komunradikaj ĉar ilian potencon garantias la ŝtato, sed ĉi tiu lasta certigante sian validecon per amassektoro, dum la alia restas sekvita kaj ŝirmita de la konservativaj grupoj.

La pozicion kaj reprezenton de ambaŭ fortoj estas klare esprimitaj per la nuntempa milito nomita numero du, inter la Brita Imperio kaj la Rusa Soveto markante interan linion inter tio malnova kaj tio freŝa la kapitalismo de Usono, kiu aktive partoprenas ekde la jaro 1914.

La dialektiko uzita en ĉi tiu adaptoplano al la okazintaj ŝanĝoj distingiĝas per troigita kaj spektinda babilado pri la “reformo” de kelkaj tro evidente antikvaj rimedoj por nuntempe esti subtenitaj kaj, sendube, substrekante la “demokratian stilon” en la politika vivo, kiel atestilo garantianta tian reformon, kvankam oni vidis ĝis nun nuran reformisman anoncon. Dum ĉi tio okazas al la tiel nomita arkaika Kapitalismo, la Nova Kapitalismo ornamas sin kun la babilaĉadoj de la Revolucio de 1917 kaj la provado de pli ol dudek jaroj, kiu, laŭ porŝtata konkretaĵo, havas nenion novan krom la “neniigo de la individua kapitalismo” per la diktatorado paradokse nomita “de la laboristaro” por anstataŭigi ĝin per la “Kapitalismo de Ŝtato”, kiu tiel restas leĝe kaj potence protektita.

Sed tio ne estas ĉio en la prepara sintezo pri ĉi tiu milito numero du. Ekzistas la eksperimentado de la naziismo, kiu anoncis sin socialisma kaj daŭrigis subtenita de la malnovaj kapitalo kaj superreganta germana ĉasto. Ĝia pretendita “nova ordo” –dialektikaj vortoj– en danĝero esti tute neniigita, ne havas fundamentajn diferencojn kun la bolŝevisma “ŝtata socialismo”. Oni devus aldoni la epizodan kaj teatran korporaciisman klopodon de la itala “faŝismo” kaj la insulan japanan “naciismon”, kvankam ĉi tiu lasta ne minacas per reformoj sed restas en ĝiaj malnovaj kieloj, eble por konkretiĝi en la “por-aziismo”, kiu estis anoncita antaŭ jarojn.

Tio reala kaj konkreta estas, ke “sen kapitalo” subtenas sin neniu ŝtato kaj la lukto estas inter kiu regadis ekde la malvenko de la granda hispana mararmeo kaj kiu ekmontriĝas ekde Oriento ŝarĝita de socialismo: unu, la reformo por alfronti la estantecon, la alia, la laborista panaceo por refari la homan socion.

Nenio estas, kio malordigis pli per ĝia mesiisma pakaĵo la plej lertajn individuojn kaj la spiritojn konsideritajn kiel liberajn, ol la subita kaj “forgesita demokratio”, kiu neatendite furoris kaj la “socialismo el la ŝtato”. La mirigon sekvis la certeco, ke io estis transformonta la socian konstruaĵon. Ĉi tiu certeco iĝis frakcioj kaj politikaj partioj pretaj organizi la amasojn ĉiam kredantajn kaj allogitajn de la novaj vortoj kaj konceptoj. Kelkaj talentuloj kapitulacis antaŭ la lumo el oriento; la liberaj homoj iĝis malpli liberaj kaj la plimulto brakumis la ardan aktivulecon sendube honeste konvinkitaj, ke io grava fontus el la fundo de la faktoj. Dum la tradiciuloj vidas moderan transformon per la “demokratio”, la plej pasiaj kaj brulitaj uloj kredas je la “socialismo”, estrata de la popoldiktatorado. En ambaŭ ŝanĝoj, la sofistiko, dialektika turno por esti sur la sama nivelo de la dudeka jarcento, provas ĝiajn jam historiajn rimedojn pri ĝia konservativa strebo daŭrigi kaj certigi la validecon de la ŝtato.

Sed laŭ la ĉiam pli kaj pli klaraj karakterizaĵoj sur kiuj disvolviĝas ĉi tiu lukto, evidentiĝas, ke nek la “demokratio” nek la “ŝtata socialismo” klopodas solvi alian aferon ol la jarcenta lukto de la kapitalismo pri ĝiaj adaptoj kaj ĝia konkreta rezultato: LA ŜTATO. Tial oni jam vidas je tiom mallonga tempo la “malesperon” en la propraj vicoj de la socialistaj aktivuloj laŭ la ŝtata modelo kaj inter la homoj sekvantaj konserveme flanke de la demokratio.

Ĉi tie lokiĝas la esenco de la “nestabileco de la ŝtatoj”, kiu ĉiam pligrandiĝas kaj iĝos, je la kriza momento, la definitiva forlaso de ĉi tiuj kadukaj manieroj, kiuj komencis la vojon de ilia diserigo unue kaj ilia neniigo poste.

Oni argumentas, ke ne gravas la rezulto de la kapitalisma batalo ĉar la milita fakto pruvadas la enorman militistan potencon, kiun disponos la venkanta kapitalismo, kiu, dominante sen ajna kontrolo, uzos tiun potencon por sufoki ĉiun klopodon de libereco por ĉiel certigi ĝian ekziston kaj, sekve, tiu de la ŝtato; sed oni forgesas, ke la civila popolo kaj inkluzive la popolo partoprenanta kiel soldatoj jam montras ĝian malesperon –kiel tiu okazinta je 1918 en la kontingentoj revenantaj el la tranĉeoj al la kazernoj de paco– kaj, ke la sola certezo havanta la “kolektivan homon” estas, ke la militismo apoganta ĉiun ŝtaton konsistigas “kaston”, en kiu la homo nur partoprenas laŭ “la mezuro de utileco”, kiu ne estas lia “mezuro”. Estas la konkreta fakto montrita de la literaturo pri la soldatoj de Germanio, Francio, Usono kaj Anglio, kiam finis la milito de 1914. Ĉefe en Francio, mortinta ĉiu adorfervoro, ĉar ili sciis, ke ili estis protektintaj nek liberecojn nek socian justecon. Tiuj el Rusio, tamen pli efektivaj, helpis ne al la carismo sed al la revolucio, miritaj de ĝia arda programo.

Ĉi tiu nestabileco de la ŝtatoj poste plikonkretiĝos ĉar la venkanta kapitalismo klopodos submeti al ĝia regado la malfortajn landojn kaj la malgrandaj ŝtatoj devos resti submetitaj al la granda supereganta ŝtato, sur kiu la kapitalismo apogos sin. Krome, sur tiu afero, kuŝos la nestabileco de la granda ŝtato ĉar en la kialo de ĝia kresko estas la komenciĝo de ĝia propra malforteco. La instinktaj potencaj fortoj de la popolo luktos kontraŭ la politika kaj ekonomia diktatorado de la granda ŝtato defende de ĝia libereco, kaj en tiom granda spaco, ĉi tiu lukto havos la logikan kaj jam historian rezultaton de la ŝtatoj, kiuj entreprenis la vojon al la Internacia Ŝtato.

Ĉi-foje, la nova porŝtata sperto ne trovos la samajn sociajn klasojn ol antaŭe. Ĉi tiujn nun respondas etapo, en kiu eblis “kreski kvante” kaj “evolui kvalite”. Kvankam estas certe, ke la politikismo socie kaj home estis detenanta la faron por “libera socio”, tamen per tiu baro la individuo sukcesis kontroli la artefaritan kondiĉon de la partiismo, per la elokventa pruvo de foresto de la politika mitingo, de kritiko al la militistestrismo, en la metikorporacio, la asocio kaj la sindikato.
Tial oni jam ne estimas la ŝtaton, en kiu la “politika povo” ĉiam pruvis siajn fatalajn konsekvencojn.


Faŝismo kaj komunismo: ŝtata sintezo

El la ekzameno de la ŝtataj kondiĉoj ĉi-momente okazantaj kaj el la respondaj prognozoj pri tio, kion oni nomas “demokratio” kaj “socialismo de ŝtato”, tute videble rezultas, ke la demokratiaj ŝtatoj kaj tiuj, kiuj defendas la socialismon el la ŝtato identigas sin pri komuna punkto: pri la aŭtokrata politika povo laŭ ĉiuj ĝiaj manieroj kun etaj koncesioj al la libereco en malmultaj regnoj.

Demokratio kaj Socialismo uzas la samajn subpremantajn rimedojn kaj iliaj variadoj estas esence apenaŭaj, kvankam kelkaj miopaj eseistoj per simpla literatura fanfaronado kredas rekoni tute malsamajn kaŭzojn, rimedojn kaj celojn. Ni ne prenos en konsidero al tiuj, kiuj pretendas malkovri la politikajn kaj sociajn fenomenojn per troigita takso pri tio hazarda, sed forgesante kaj deflankiĝante tion vere fundamentan.

Dum ĉi tiu milito numero du konstateblis, ke la veraj celoj de la grandaj ŝtatoj neniel respondas kun la deklaraĵoj, kiujn propagando neniam antaŭ konita disvastigis kun nedubebla psikologia efekto. Pri ĉi tiu afero, koincidis la luktantaj potencoj, sed tiumomente la naziismo eĉ ne povas subteni ĝin.

La allogaj alternativoj ĉirkaŭ la leĝa “reprezento” de Francio, antaŭ ol ĝia liberigo ĝis fali en manoj de militisto kaj la formo de la antaŭtempe “pretaj registaroj”, t. e., antaŭ ol la liberigo de la nazia povo kaj jam pli klara ĝia konsisto, kiam okazis la liberigo de Pollando, Grekio, Italio kaj Ĉeĥoslovakujo, estas efektivaj pruvoj de la surda lukto “sub la milito” inter la “demokratio” kaj la “socialismo”. Sendube la aferoj nun marŝas laŭ pli akcelita paŝo, por gajni “poziciojn” kaj havi la “politikajn” fortojn pretaj, je la momento diskuti en la nomita “kunveno pri paco” (?), la fizikan kaj homan geografion kaj ĝian neeviteblan dividon.

La “demokratio”, kiel la aganta “socialismo”, identigas sin kun la “faŝismo”, dum iliaj armeoj kaj registoj liberigas la landojn okupitajn de la nazioj. La afero de Grekio estas la plej definitiva, malgraŭ multaj aliaj faktoj ne atingas esti konatinda novaĵo.

Ĉefe temas pri certigi la vivon de la granda ŝtato kaj oni argumentas, ke pro la milito, la “liberigaj aranĝoj” anoncitaj lirike kaj solene per la deklaraĵoj kaj la propagando devas esti provizoraj. Sed, kiu totalisma malamiko restas en lando, kiu estis “preskaŭ liberigita”? Neniu ankoraŭ scias tion.

Kvankam multe strebas la grandaj ŝtatoj kaŝi iliajn aranĝojn per la argumento de milito, estas certa la fakto, ke la registaro ĉiulande instalita de ili antaŭe okupita, respondas al “mezuro de povo”, kiu sendube entenas seriozan minacon por vera liberiĝo. Tial la avertitaj homoj el tiuj landoj malcedas –kiel antaŭe al la nazioj– al la aktualaj regantoj kaj la popolo per ĝia plena instinkto fine aŭdas kaj sekvas tiujn, kiuj vidas endanĝerigita la fundamentan liberecon.

Sed se tio okazas en malproksimaj teroj sur kiuj ankoraŭ daŭrigas la tremon de la milito, en la spektantaj landoj, la grandaj ŝtatoj favoras la kreskon de la oligarkioj kaj la despotismoj. Indianaro el Ameriko estas ekzemplo pri tio. En ĝi, la naciismo de nazia deveno kaj la “socialismo” de diktatora radiko havas iliajn vendistojn kaj iliajn paradoksajn interkompreniĝojn kun la supozaj reprezentantoj de la kvar liberecoj. La politika kalkulo regas super la deklaraĵoj, kio klarigas, ke la malgrandaj indianamerikaj ŝtatoj starigas duan ĉapitron pri la divido de la merkatoj kaj influareoj, kiuj jam devas esti konsideritaj en la programo malfermoĝanta en la kunveno pri paco.

Dume la grandaj ŝtatoj konfidas en la armeoj, kiuj, malgraŭ la paco, devas resti aktivaj, kiel logika konsekvenco de la vera lukto okazonta kiam la interkonsentoj ekfunkciigas. Ĉi tiu enorma militforto, kiun ili disponas kaj disponos por certigi la interkonsentojn, estas la plej signifa pruvo de la “faŝisma emo”, kiun poste senhonte havos la “demokratio” kaj la “komunismo”, hodiaŭ malrespekte socialisma. Kaj tre eblas, ke la homoj organizintaj ĝin poste ne regos, pro tiu neevitebla fatalo, kiun la povo mem posedas interne.

Aliflanke, la neakordigebleco inter demokratio kaj socialismo estas tre klara en la lukto pri la povo kaj por tio, ili klopodas neniigi tion, kion ili malestime nomas la “idealismon”. Ambaŭ batalas sen ripozo kontraŭ la homoj kaj grupoj defendantaj la fundamentan liberecon.

En Londono, oni jam vidis demokratian pruvon, dum la juĝo al kvar viroj kunlaborintaj en la publikigado de la “Freedom Press” (Libera Gazetaro) kaj la ĵurnalo “Komento de Milito”. Aliflanke, la ruĝa socialismo sur la teroj jam okupitaj malproksimigas la revoluciulojn, kiuj kaŝe helpis la neniigon de la nazia potenco. En la du ŝtataj medioj, la liberaj homoj estas la akuzanta idealismo kaj la viva protesto, kiujn oni devas forigi, por ke la trompo pluvivu kaj la divido de la mondo aperu, kiel sola racia kaj homa solvo (?)

Krome oni devas aldoni, ke la bolŝevisma socialismo laŭ la diktatora modelo sufiĉe disvatigis en la landoj de Azio, Eŭropo kaj Ameriko kaj havas politikigitajn fortojn, en kiuj estas evidenta la etendo de fanatikeco, al kiu la dialektico donis la religiajn konturojn por enradikiĝi en la amasoj kaj poste starigi internacian neelteneblan povon; t. e., resume, la anstataŭanto de mortinta nacia socialisma fanatikeco de la nazioj, kiu povus skribi aliajn tiomajn nigrajn volumojn en la politika kaj socia homarhistorio. Pri ĉi tio ne estas dubo.

Sed, kiel reagus la demokratio por neebligi ĝin? kaj ĉu ne estus la demokratio mem devigita krei similan fanatikecon? Tial iuj pensuloj vidis en ĉi tiu lukto pri la “povo” la prognozon de nova katastrofo por la homaro kaj ne troigas tiuj, kiuj duonvidas en la kunveno pri paco la ekpunkton de tria milito kaj la terura ciklo de nova mezepoko.

Tio estas, kio ni povas atendi je la venantaj tempoj.


La jarcento de la popolo

Ene de la pormilita disvolviĝo de la grandaj ŝtatoj, oni rimarkas sen esti sekreto por neniu, ke ne estas la “homlibereco”, kio ilin maltrankviligas, nek la paŝo al formo de kunvivado tra la mondo, kiu estas havigonta la socian transformon deziratan de la popolo, sed la internacia dominado de la “materialo kaj politika povo”. Tiucele oni dialektigas la ŝtatajn formulojn kaj iliaj reprezentantoj por impresi nin parolas pri “jarcento de la popolo”.

La deklarita formulo ja havas reprezenton, kiu kvankam estas demagogie utila, respondas samtempe al realaĵo, kiun la ŝtatoj mem ne atingas mezuri. Ili volas la sociekvilibron surbaze de “reformoj”, kiuj praktike estas bone leĝigitaj kaj definitivaj leĝoj, kiuj ĉefe profitigos la ŝtaton mem. Sed starigante, ke estas la “jarcento de la popolo”, oni anoncas sen deziri ĝin la estontecon de la homa materialo, kiu ĝis nun nur utilas por ke la ŝtatoj proponu ĉiujn aferojn en ĝia nomo, sed sen neniam inkludi ĝin. La ŝtata krizo ja alvenis al punkto kapabla permesi la anoncon de io tiel konkreta, kiel la determino de la popolo, kiu ne estus farinta aliokaze, se ne estis la ŝtato en lima situacio, kiel la numtempa, en la komenco de ĝia dekadenco.

Nedubeble, la ĉiulanda “malespero” de la popolo estas tioma granda, ke oni povas marki ĝin, kiel la komenciĝon de longa periodo, en kiu la popolo alvenus esti socie kaj politike multe malpli ol kio ĝi estas nun, t. e., la ŝtato havus tiajn validecon kaj potencon, ke ĝi certigus per unu fojo por ĉiuj ĝian regadon kaj neebligus ĉiujn liberecon kaj justecon.

Ĉi tiu pensmaniero tute ne estas senpripensa, krom se oni trosimplige studas la aferon (?) kaj oni ekzamenas ĝin el parta vidpunkto, t. e., el la ŝtato; sed, oni ne taksas ĉiuokaze, ke en ĉi tiu ŝajnaj kvieto kaj malforteco de la popolo estas la kaŭzoj de faro, kies proporcioj oni ne povas tute precizigi.

Ĉi tiu “malespero” de la popolo estas pli ĝuste antaŭsigna simptomo, ĉar ĝi neniel estas nutrita de neeblo, sed de peniga kono de la ŝtataj manieroj, kiuj nenion povis solvi. Estas kaŭzo de politika naturo, kiu rekonas la neutilecon de eluzita kaj mortonta organizo.

La popolo longe kredis en la ŝtata organizo kaj eĉ akceptis, ke ĝi eraras kaj malfruiĝas ĝia proceso, ĉar la ŝtato sugestis al popolo kiel ekzemplon la vojon de la ”scienco” kaj la malrapidecon de multaj el ĝiaj spertoj kaj konkeroj. Sed la popolo ekkomprenis ekde 1914, ke kvankam la scienco ne estis tiel rapida, kiel ĝia maltrankvilo aŭ ĝiaj deziroj de homa vivo, ĝi atingis sukcesojn de tia naturo kaj gravaj por la individuo, ke pro ĝia kategorio kaj utileco, la simileco malfariĝis kaj tamen pruvis, ke la organizo de la mondo estas “artefarita” kaj konsekvence “kontraŭ-scienca”.

Ĉiu granda historia periodo estas riĉa en spertoj kaj sugestoj por novaj proponoj. Nun –io nedisponebla alitempe-, la scienco venis helpi la ne inkluditan homon kaj faras tion virtuale per la maŝino. Kiu al li indikas la vojon por redukti la labordaŭron kaj por plej grandaj kaj plej bonaj vivrimedoj kaj krome informas pri tuja neniigo de la jarcenta posedo de la riĉeco kaj ties ŝtata aparato.

La certeco pri tio, ke estas ties jarcento, la popolo ĝin konstatas per la faktoj sciigintaj ĝian ”gravecon”, neniam tiom konsiderita de la porŝtataj direktoroj kaj mastroj, kiel nun. Eble la troigita prikriado pri la diktatorado de la laboristaro farita de la socialismo kaj la libera determino de la popoloj, propagande anoncita de la demokratio, nevole helpas en la popolo la “kreado de la konscienco”, kiu neniel utilos por eternigi la nuntempan socian medion.

Tamen, oni ne povas nei, ke la ŝtata organizo havas elementojn, kiuj neebligos la kreadon de socia konscienco, kiel tiu, kiu en la krizo de ĉi tiu dua milito estas komenciĝanta. Laŭ la realaĵo de ĝiaj komencoj oni favoros aŭ ne la liberajn dezirojn de la popolo, kreskitaj el nedubebla sperto kaj kono de la kaŭzoj kaj ludantaj faktoroj. Tial la sinteno de la liberaj homoj kaj la aŭtentikaj revoluciuloj endas efektive gvidanta kaj praktike aktiva, por ke la destino de kio ĵus naskiĝas sekurigu sin kaj libere esprimiĝu ekde la unua momento.

La jarcento de la popolo –profundiĝante en ĝia vera senco- havas ekde ĝia komenco la rekonon de la plej tipaj reprezentantoj de la ŝtato, evidente malvolonte sed estas la unua fojo, ke ili faras kaj etendas tion kvankam per propagando trudita de la cirkonstancoj.

Sed la popolo jam estas avizita koncerne tio, kio povas esti ties “propra determino”, kaj ĉi tiu determino neniel povas limigi sin al la malnovaj politikaj kaj sociaj manieroj, sed al efektiva kaj alloga ANARKIO. Tial multe gravas elstari ĝian esencan enhavon kaj insisti pri la etoso de libereco, en kiu ĉi tiu determino devas baziĝi.

Hodiaŭ kiel ĉiam kaj dum la estonteco ne esprimos tion, ne havas la popolo alian vojon de liberigo ol tiu, kiun la Anarkio proponadas: “la homa socio baziĝinta sur la liberaj interkonsento kaj kunvivado”. Sed, por ĉi tio, estas fundamenta punkto, kiu troviĝas en la “individuo”, ĉar li estas la ĉelo, en kiu komenciĝas tiu ĝeneraleco nomita la popolo. Oni neniam insistis sufiĉe en ĉi tiu aspekto, kaj eblas, ke la inkluzivoj ne estis bone komprenitaj de kiuj deziras plejn bonan mondon, ĉar ofte ĉiun socian aferon ili rilatigas al la lastaĵo, t. e., kion la Anarkio finfine volas.

La afero por “jarcento de la popolo” –kiu sendube oni ne povas akcepti en ĉi tiu tempa limigo- devas lokiĝi en la individuo. En li troviĝas la veraj libereco kaj formo de socia vivo. Ĉio, kion oni senpripense klopodas proponante panaceojn ne povas daŭri, se oni ne komencas per la elementa ĉelo kaj ĉio, kio oni klopodas ekster ĝi estas nenio krom artefarita ellaborado, kiu havos la saman sorton ol la “porŝtata ordo”, kiu estas nenio krom “MALORDO”.

Ne estas per grupoj, nek frakcioj, nek gregaj partioj, ke la homaro atingos sian plejn proksiman sencon, nek ankaŭ per la rigora estrado proponita de la sindikatismo, nek eĉ per la plej bonaj elpensitaj reformoj.

La afero estas en la individuo kaj la anarkiisma ago ne ĝin konceptas, se la individueco ne malfariĝas al konscia transiro, per kiu ĉiu atingos forigi sian gregan formon –hodiaŭ esprimita kiel “amaso”-, per kiu li restas sub tiu plena dominado nomita “popolo”.

La jarcento de la popolo havas la sorto komenciĝi fronte al agonia stato de aferoj, sed, por ke ĉi tiu komenciĝo estu utila kaj grande konstruanto en la homaro, ĝi devas disvolviĝi libere. Tial gravas elstari ĝia anonco en ĉi tiu ŝtata krizo, al kiu ne estis fremda la sperto de la ŝtato mem.

Ĉi tiu nediskutebla “determino de la popolo”, amasigita de longa laco ĝis fariĝi virtuala en la malespero pri ĉio, kio oni “estis kredinta” kaj “esperinta”, devas esti direktita de la Anarkio por forigi la ekvilibron, por ke la amaso liberiĝu kaj trovu samtempe la apogpunkton por ĝia nova vivo.

La individuo devenos el la amaso kaj estos kulture kaj socie la esenca ĉelo en la disvolviĝo kaj bonordo de kunvivado, en kiu la entuta koncepto de “popolo” estos trovinta sian realan kaj plenan homan sencon.

Esperantigis Jesuo González